Mil ... Mil fojojn mi decidis eliĝi el mia lito, iri eksteren kaj vidi la lumon de l' suno, senti la zefiron de la printempo, aŭdi la kanton de la birdoj. Sed mi refoje malvigliĝis. Eĉ turniĝi aliflanken mi ne volas.
Mi aŭdas la interkantojn de la paseroj...
Mil fojojn mi decidis vekiĝi, sed per kiuj muskoloj? Aĥ doloras mia fronto, kaj mentono ankaŭ.
Mi rememoras: Mallumo, insultoj, batoj, insultoj, doloroj, vipoj, pugnobatoj, piedbatoj, bastonoj, ripozetoj..., denovaj insultoj, batoj, pugne, piede, vipoj, la doloroj de la manoj, de la piedoj, de la rompitaj fingroj.
Mi ŝatas vidi mian vizaĝon, sed mankas al mi spegulo kaj ankaŭ lumo ne estas ĉi tie. Mi ŝatas vidi mian vizaĝon post kiam la musoj manĝis la okulojn. Kaj serpento suĉis la cerbon mian.
Mil fojojn mi decidis stariĝi kaj iri eksteren kaj vivi.
Eĉ se mi havus okulojn kaj orelojn, piedojn kaj manojn, kion pri ĉi tiu firma tomboŝtono, kiu fariĝis mia firmamento?