Mirbozorgi

3.09.2010

Mia muzikilo ساز من










El Kamparsita


Mil fojojn mi decidis eliĝi el mia lito.

Mil ... Mil fojojn mi decidis eliĝi el mia lito, iri eksteren kaj vidi la lumon de l' suno, senti la zefiron de la printempo, aŭdi la kanton de la birdoj. Sed mi refoje malvigliĝis. Eĉ turniĝi aliflanken mi ne volas.

Mi aŭdas la interkantojn de la paseroj...

Mil fojojn mi decidis vekiĝi, sed per kiuj muskoloj? Aĥ doloras mia fronto, kaj mentono ankaŭ.

Mi rememoras: Mallumo, insultoj, batoj, insultoj, doloroj, vipoj, pugnobatoj, piedbatoj, bastonoj, ripozetoj..., denovaj insultoj, batoj, pugne, piede, vipoj, la doloroj de la manoj, de la piedoj, de la rompitaj fingroj.

Mi ŝatas vidi mian vizaĝon, sed mankas al mi spegulo kaj ankaŭ lumo ne estas ĉi tie. Mi ŝatas vidi mian vizaĝon post kiam la musoj manĝis la okulojn. Kaj serpento suĉis la cerbon mian.

Mil fojojn mi decidis stariĝi kaj iri eksteren kaj vivi.

Eĉ se mi havus okulojn kaj orelojn, piedojn kaj manojn, kion pri ĉi tiu firma tomboŝtono, kiu fariĝis mia firmamento?

Angoro ĉiama


Sentiĝas ĉiam ia angoro, kiam la nokto proksimiĝas kaj la krepusko disvastigas sin. La diabloj eliras el siaj kaŝejoj kaj komencas siajn malicojn.

Dumtage, ankaŭ tiu angoro akompanas. Kie oni forkuru por liberigi sin el tiu angoro. Ĉu el la nokto al la tago? El la tago al la nokto? El angoro al angoro. Prefere sin ĵeti en la sinon de la dormo.

Sed, kion pri la koŝmaroj?

Ŝerco je la nomo de Europanto

Ĉi tie ili parolas pri Esperanto.

2.21.2010

Rigardon!


Nur rigardon ĵetu ĉiflanke, al ĉi tiu mizerulo! Via rigardo donos la tutan universon al mi. Ĝi donacos ĉiujn ridojn de la anĝeloj al mia koro. Ĝi verŝos en mian baskon, ĉiujn kantojn de l' kanarioj.

10.24.2009

Hosein