3.28.2006

Nouruzo


Bonan Nouruzon (La plej grava nacia festo de irananoj kaj kelkaj aliaj landoj cxirkau Irano). Mi sendas cxi tiun gratulon iomete malfrue, sed ankorau ni havas tempon kaj nouruzo ne finigxis.
Mi deziras Jaron plena el felicxo, sukceso kaj sano. Havu sunajn tagojn kaj via vivo estu fruktoplena kaj verda.

3.08.2006

Sanigaj Lokoj


La suban tekston skribis mia kara amiko, Agavo

Gxi estas interesa. Mi citas gxin kaj ege gxojos ricevi viajn ideojn:

En Usono, krimbruliginto antawnelonge detruis pregxejetojn. En Irako, sunaista-sxiaista malamikeco detruis la Oran Moskeon en Samaro kaj aliajn moskeojn. Mi kredas je fidohavaj homoj devus pripensi zorgeme la perdon de sanktejoj, cxar sanktaj ejoj povas esti sanigaj ejoj.

Ni ne povos reintegraligi la pregxejojn kaj moskeojn, nek sanigi la emociajn vundojn de la homoj kiuj amis tiujn lokojn, aw detruis ilin. Tamen, ni ja povos zorgeme krei, en niaj kultejoj kaj en ni mem, sanon, amon, kaj belecon, kaj per tiuj kvalitoj laueble kunresanigxi kaj kunresanigi kun aliaj homoj.




3.02.2006

VERA TREZORO

Lerno de la internacia lingvo Esperanto/ La plej facila mondlingvo Uzebla por instruo kaj lerno en la klaso au kiel memlernolibro Áhmád Reza Mámduhi

Mi estis en la magazeno, kiam mia amiko Sro. Hasxemian eniris. Libro kun bela viola kovrilo kiu estis inter faldoj de jxurnal-papero en lia mano, palpebrumis al mi.

Mi kuriozigxis pri la libro, sed mi ne diris ion pri gxi. Post momento li mem montris la libron kaj mi gxin vidante ege gxojis. Jen la kovrilo de la libro. Bela…, cxu ne? Mi tralegis gxin kaj ege laudis la libron kaj gxian autoron, Sro. A.R. Mamduhi. Gxi estas profesie verkita kaj sxike aperita (VERA TREZORO).

Mi gratulas unue al iranaj esperantistoj kiuj nun disponas tiun trezoron kaj due al Sro. Mamdhi, kaj esprimas mian dankon al lia mosxto.




2.27.2006



Virino 1

donaco al "Suerea"

2.25.2006

La aglo

aglo

Iu trovis aglo-ovon kaj metis gxin en la neston de kokino. La aglo elovigxis kaj kreskis kun la aliaj kokidoj. Gxi faris samajn farojn de la kokinoj dum sia vivo; gxi fosadis teron por trovi vermojn kaj insektojn, flukis kaj de temp-al tempe baraktante iomete flugis super la tero.

Pasis jaroj kaj maljunigxis nia aglo.

Iun tagon gxi vidis pompan birdon super sia kapo en la nuba cxielo. Tiu birdo estis fluganta impone kontraux la densa ventofluo pere de etaj movoj de siaj oraj flugiloj.

Nia maljuna aglo mire gxin rigardis kaj demandis :"Kio gxi estas?"

"Gxi estas aglo , la regxo de la birdoj. Li apartenas al la cxielo kaj ni estas tera.", respondis gxiaj arbaro. Nia aglo vivis kiel kokino kaj mortis kiel kokino. Cxar gxi pensis ke gxi estas kokino.

2.04.2006

Bela fenomeno

Mia kara amiko Reza Hásánlu sendis min belajn fotojn kiujn mi donacas je permese de li. Reza Hásánlu estas lerta montogrimpanto kiu borne parolas Esperanto –n .