3.08.2006

Sanigaj Lokoj


La suban tekston skribis mia kara amiko, Agavo

Gxi estas interesa. Mi citas gxin kaj ege gxojos ricevi viajn ideojn:

En Usono, krimbruliginto antawnelonge detruis pregxejetojn. En Irako, sunaista-sxiaista malamikeco detruis la Oran Moskeon en Samaro kaj aliajn moskeojn. Mi kredas je fidohavaj homoj devus pripensi zorgeme la perdon de sanktejoj, cxar sanktaj ejoj povas esti sanigaj ejoj.

Ni ne povos reintegraligi la pregxejojn kaj moskeojn, nek sanigi la emociajn vundojn de la homoj kiuj amis tiujn lokojn, aw detruis ilin. Tamen, ni ja povos zorgeme krei, en niaj kultejoj kaj en ni mem, sanon, amon, kaj belecon, kaj per tiuj kvalitoj laueble kunresanigxi kaj kunresanigi kun aliaj homoj.




1 comments:

Anonymous said...

Belega teksto, belega ideo sed cxu utopeco ?