1.10.2006

Li trovis unu cendon

Li trovis unu cendon

Knabo trovis moneron unu-cendan dum pasxado sur la strato. Li gxojegis de trovi tiun moneron, precipe sen ia peno. Cxi tiu eksperimento kauxzis ke li , ankaux en aliaj tagoj klini sian kapon malsupren kun malfermaj okuloj (cxasante trezoron!).

Li trovis dum sia vivdauro, 296 monerojn unu-cendajn , 48 monerojn 5-cendajn, 19 monerojn 10-cendajn, 16 monerojn 25-cendajn, 2 monerojn duondolarajn kaj cxifitajn 1 dolaran monbiletojn. Tio estas, totale 13 dolaroj kaj 26 cendoj.

Anstatau gajni cxi tiun 13 dolarojn kaj 26 cendojn. Li perdis la korgxojigajn belecojn de 31369 sunlevigxoj, briladon de 157 cxielarkoj kaj la pejzagxon de acerarboj en la malvarmo de auxtuno.

Li neniam vidis la dancon de la blankoj nuboj en la cxielo, sin sxangxantaj de formo al formo . La flugantaj birdoj , brileco de suno kaj la ridetoj del' pasagxeroj neniam farigxis parto de liaj memorajxoj.

Tradukis al Esperanto: Mahmud Mirbozorgi

********************************************

1 comments:

Anonymous said...

That's Kool
Cheers!