
Iun tagon, eta knabino estis pasanta en herbejo. Ŝi ekvidis papilion, kiu estis enkaptita inter dornoj. Ŝi liberigis ĝin tro zorgeme. La papilio, liberiĝinte ŝvebis, sinturnis kaj forflugis.
Post momento, la papilio alŝanĝita al bela feino aperis antaŭ la knabineto kaj diris al ŝi: "Pro via bonkoreco kaj afablo, mi elaŭdos vian korprofundan deziron."
La knabineto respondis post iom da pripenso: "Mi volas esti gaja."
La feino kurbiĝinte, mumuris ion en la orelon de l' etulino kaj poste malaperis.
Tempo pasis. La knabineto kreskis kaj ĉiam vivis gaje kaj tutfeliĉe, tiel, kiel ŝi ne troviĝis gaja homo en iu ajn lando.
Ĉiam, kiam oni demandis pri ŝia sekreto de l' gajo, ŝi dolĉe ridetante respondis: "Mi aŭskultis belan feinon."
Kiam ŝi maljuniĝis, la najbaroj, kiuj estis angoraj pro la kunmorteblo de la magia sekreto kun ŝi, modeste, insiste petis al ŝi: "Diru al ni, kion diris la feino."
La knabineto, kiu nun fariĝis virino maljuna kaj aminda, ridetis kaj diris: "La feino diris ke, sciu ke la vivo estas nenio pli ol sekundo; mallonga kaj elmaniĝa kiel la vivo de papilio. Do, vivu gaje kaj lasu gaje vivi la aliulojn."
Verkisto: Nekonata
El la gazeto: Danesh va Computer No.81 P.81
La sekreto de l' gajo
2.19.2009
La sekreto de l' gajo
Posted by Mirbozorgi1.20.2009
Velo 3-a
Posted by MirbozorgiMi iomete malfrue skribas ĉi tiun raporton, pro la okupiteco.
En la vendredo 9-a Jan. 2009 / 20-a Dej 1387en la Irea-oficejo okazis la tria Velo sesio.
Mi iom pli frue ol la aliaj atingis tien kaj atendis por la Vel-emuloj. La amikoj iom post iom venis kaj je 4:20 komenciĝis la sesio.
Ne partoprenis du anoj de Velo, t.e. Kambiz Ghadiri kaj Keyhan Sayadpour. La unua pro la vojaĝo kaj la dua pro la laboro. Kambiz sendis mesaĝon kaj bedaŭris ke li ne povas partopreni en la sesio.
Anstataŭe novan partoprenanton ni havis, Majidi (Maĝidi) kiu memdire komencis Esperanton de kvin jaroj, kaj estas interesa pri la literaturo.
Tiu sesio estis pli pri "William Auld", tiu granda eminenta verkisto, poeto, recenzito kaj redaktoro de la Esperanto-mondo.
| Biografieto de William Auld AULD, William. 1924-2006. Skoto; vicestro de liceo. Eklernis Esperanton en 1937, sed aktiviĝis nur en 1947. Redaktoro de "Esperanto en Skotlando" (1949-55), de "Esperanto" de UEA (1955-58, 1961-62), de "Monda Kulturo" (1962-63), de "Norda Prismo" (1968-1972), de "La brita esperantisto" (de 1973), de "Fonto" (1980-87), literatura redaktoro de "Monato". Vicprezidanto de UEA (1977-80). Prezidanto de la Akademio (1979-1983). |
Unue ni spektis dosieron pps-an kiun mi ŝtel-prunteprenis el la paĝaro de Keyhan Sayadpour. Keyhan mem ne ĉeestis pro la profesiaj okupaĵoj, sed lia verko (la pps dosiero) plenigis lian vakuon.
Tiu dosiero estas mallonga prezentado de William Auld kaj lia kronologio, omaĝe al li pro lia forpaso. Mi rapide laŭtlegis la enhavon de tiu dosiero.
Poste mi laŭtlegis artikoleton sub la nomo "Mondo de infano" elektita el la libro de William Auld, "Pajleroj kaj stoploj". Tiu artikoleto estas la travivaĵo de ĉiuj ni, kiam ni fatale paŝas el la diafana, kristala, paradiza kaj bunta al la miasma kotplena mondo de aktuala brutala konduto de homaro.
Nu, tiun artikolon mi metas ĉi tie.
| Mondo de infano Kiam mi estis tre juna infano, kaj sekve pli naiva ol mi hodiaŭ estas, mi estis tre, tre dankema, ke mi vivas dum la 20-a jarcento, kaj ne "en la historio". |
Ĝian persan tradukon vi povas trovi de ĉi tie. Ankaŭ la sonan dosieron vi povas aŭskulti ĉi tie.
Poste ni aŭskultis kaj spektis la ŝercan poemon de ebrio. Mi faris videodosieron pere de ĝi kaj subtitolis ĝin. Tiu poemo estas ŝerca kaj ankaŭ mi ŝercis iomete kun la foto de William.
Reza Hasanlu legis sian sonĝon kiun li estis verkinta kiel rakonteto. Ĝi estas intima elkordevena rakonteto kiun vi povas legi kaj aŭskulti.
| Mia sonĝo Paŝinte sur la strato, mirinde mi vidis kelkajn homojn kiuj parolas Esperante. Do mi malrapide proksimiĝis al ili. Mi salutis ilin, ankaŭ ili resalutis min. Ili estis kvin personoj. Mi iom babilis kun ili kaj poste proponis: "Ĉu ni iru kafejon?" Du el ili diris: "Jes." kaj tri el ili: "Ne. Ĉar ni estas okupata kaj devas iri." Fine Tomoko kaj Karlo restis, ili estis geedzoj. Tomoko estis mezalta, iom grasa, kun longa nigra hararo, vestinta belan ĉemizon kun kimono. Karlo estis alta, malgrasa, kun vizaĝo iom nigra kaj serioza. Ni eniris la kafejon. Mi laŭte Esperante diris: "Saluton!" Nekredeble, iu respondis min same Esperante: "Saluton!". "Ho! Kiom ni estas feliĉaj, ĉar tiu servistino ankaŭ parolas Esperante." Mi diris al miaj geamikoj. Ŝi alkondukis nin ĉe tablo apud fenestro kaj donis al ni menuon kaj iris. Post kekaj minutoj mi rond-rigardis ĉirkaŭ la kafejon kaj vokis la servistinon. Ŝi rapide venis ĉe ni. Mi mendis kafon kaj Karlo same kiel mi, sed Tomoko petis oranĝsukon. Mi demandis al Karlo: "De kiu lando vi venas?" "Mi venas el Brazilo kaj Tomoko estas japana" Li diris. Mia scivolemo ekscitiĝis: "Kie vi konatiĝis unu kun la alia?" Ĉi foje Tomoko respondis: " Dum la Universala Kongreso okazinta en Jokohamo." Karlo daŭrigis: "Dum la Kongreso ni estis kune kaj ankaŭ post ĝi mi restis unu monaton ĉe Tomoko. Kaj post kalkaj monatoj ŝi venis al Brazilo ĉe mi. Unu jaron post nia interkonatiĝo, finfine ni geedziĝis en Japanio. La okuloj de Karlo jam brilis kaj li aldonis: "Esperanto proksimigas homojn unu al alia. Esperanto faciligas amikecon kaj ankaŭ geedziĝon. Mi finis mian kafon kaj diris: "Mi deziras feliĉon por vi." Rapide Tomoko diris ke, tiu servistino estas ŝia fratino, kaj ankaŭ ŝi estas sola, kaj ŝi... R I N G ... R I N G ... Subite mia vekhorloĝo sonoregis... |
Mi bedaŭras ke la vekhorloĝo malhelpis al Reza por konatiĝo kun tiu nepre bela kaj aminda servistino. Sed tiu estis sonĝo, kaj mi deziras tian okazaĵon en la reala vivo.
Tiel nia sesio venis al la fino kaj la plej bona parto estis trinki teon kaj kafon kune kun bongustaj kukoj.
En la venonta sesio ni volas prezenti "Marjorie Boulton", kaj legi kelkajn ŝiajn verkojn.
P.S. Mi petas el ĉiuj niaj karaj amikoj kontribui al niaj sesioj, la partoprenontoj pere de artikoloj kaj paroladoj kaj la surretaj amikoj pere de artikoloj, sondosieroj, fotoj, ekstraktitaj fragmentoj el la verkoj de Marjorie Boulton kaj intervjuoj.
Velo 3-a12.24.2008
Melankolio de Mohsen
Posted by MirbozorgiHieraŭ mi parolis Skype-e kun Mohsen. Li pridiris pri lastaj travivaĵoj kristnaskaj kaj novjaraj tagoj. Li estis studanta dum kvar jaroj en Imperial College en Anglujo. Li diris "Mi ne sentis la novjaron kaj kristnaskon en la unua jaro, sed en la dua, tria kaj la kvara jaroj mi sentis pli kaj pli forte la noviĝon de la jaro, la ŝanĝon de ĉio ĉi entute, ian freŝiĝon, denoviĝon, renoviĝon kaj ekkomencon."
Kaj li sentis nostalgion kaj malĝojon ke li ne estas tie kun siaj samstudanoj kaj danci, drinki, sin ĝojigi en la feritagoj de la nova jaro.
Nu, mi deziras al li kaj al ĉiuj, kiuj estas malgajaj pro ĉiu ajn kialo; gajecon kaj feliĉon kompletan.
12.23.2008
Zamenhof-tago
Posted by MirbozorgiAlireza Komagxi afable akceptis nin en sia familia instituto de lingvolernado nomita Farahmand. Li ankaux estis nia gastiganto pro "la internacia ekzameno de ILEI" samtage matene. Oportune ni dankas al li pro afabla, zorga gastigado.
La programo komencigxis per la prezentado de fotoj el la Zamenhof-tagoj de kelkaj urboj tra la tuta mondo, far Keyhan Sayadpour.
Vidi la samidenojn en diversaj lokoj de la mondo donis senton de solidareco al cxirkaux 20 cxeestantoj.
Ahmad Reza Mamduhi paroladis pri la majstro kaj lia viveco. Li diris frazon el famulo ke "Estas homoj kiuj dume vivas, estas mortintaj kaj estas homoj kiuj mortis, tamen vivas, kaj vivos. Laux li Zamenhof estas unu el tiuj homoj, kiu vivos tro longe ol sia vivlongo.
Reza Torabi paroladis pri la rolo de interreto en la disvastigo de la lingvo. Li komencis pere de tiu frazo ke "se Zamenhof kun tiom da fervoro estus samtempa kun ni kaj korpvivus inter ni kaj volus entrpreni Esperanton, kion li farus kaj sinturnus al kiu medio? Kompreneble al Interreto." Li emfazis sur la uzo de Interreto kiel la plej tauxga ilo por disvastigi la lingvon kaj varbi novajn samcelanojn.
En la fino Hosein Mirbozorgi kantis kunludante gitaron kelkajn persajn kantojn.
Tiel ni rememorigis grandan nian karan majstron kaj tiele alian fojon ni pli firmigis nian decidon labori pli forte gxis la fina venko.
12.20.2008
Velo 2-a
Posted by MirbozorgiVendrede 5.Dec.2008 - 15.Azar.1387 ni havis la 2-an sesion de VELO (Vespero de Esperanto Literaturo) en IREA oficejo.
Kiam ni atingis tien, estis arda diskuto pri la propraj nomoj persaj en Esperanto, tio estas la nomoj de famaj poetoj, verkistoj aŭ karakteroj literaturaj aŭ aliterenaj. Ke ĉu ni devas aldoni -o finaĵon post iliaj nomoj aŭ ne, kiel Sa'di, Hafez, Ferdosi, k.t.p. Ni ne povis ĉerpi konsenton kaj la diskutdosiero restis melfermita.
Ekzempleroj de la lasta novbakita numero de "Irana Esperantisto" estis sur la tablo kaj aranĝis okulfrapan pitoreskon.
Reza Torabi laŭ la unua parto de la programo, prezentis faman verkistinon "Spomenka Ŝtimec" ( 1 2 ) kaj laŭtlegis ekstrakton de ŝiaj verkoj el la libro de "Vojaĝo en Esperanto-lando".
La dua parto estis dediĉita al Kejhan Sajjadpur por deklami siajn poemojn. Li keklamis du belajn poemojn. Unu el ili estis pri la amikeco kaj li en ĝi donis delikatajn admonojn al amiko...
En la tria parto f-ino Fahmi legis siajn tradukojn de jam forpasinta irana poeto "Qejsar Aminpur".
Fotis Kambiz Ghadiri:
![]() |
| From Vespero de Literaturo عصر ادبی |
![]() |
| From Vespero de Literaturo عصر ادبی |
![]() |
| From Vespero de Literaturo عصر ادبی |
Velo 1-a
Posted by Mirbozorgi"La Vespero de Literaturo" komencis sian laboron. VELO estas serio da monataj sesioj aŭ pli ĝuste kolokvoj por labori sur la literaturo de Esperanto.
Ni lanĉis ĝin kiel velo de ŝipo por aventuri en la oceano de Esperanto-literaturo.
La unua sesio okazis en vendredo 2008.11.7. Partoprenis dek partoprenantoj kaj ĝi konsistis el tri programeroj:
1. Post antaŭparolo de Reza Torabi pri la VEspera LiteraturO, li prezentis la libron(memdire iom kobolde li elektis tiun libron) "El la Verda biblio" kaj parolis pri ĝia verkisto, Izrael Lejzorowicz (1901-1942) kaj lia stilo kiel satiristo. Li ankaŭ laŭtlegis fragmentojn de la libro.
2. Ni aŭskultis unu el la belajn kantojn de Ĵomart, "Ĉio venas de l' nenio". Mi parolis pri Ĵomart kaj pri tiu kanto kiu laŭ mi havas nuancon el la poemoj de Kajjam, pri ĝia kaj simpleco kaj simpatio. Mi laŭtlegis la biografieton de Ĵomart kaj donis al la amikoj la adreson de lia paĝaro.
3. Reza Torabi deklamis ankaŭ satiran pikeman poemon de Julio Baghy "Estas mi esperantisto" el la libro de "Vojaĝo en Esperanto-lando" far Boris Kolker. Li ankaŭ prezentadis la trezoran libron de Kolker.
Kaj fine ni spertis la plej bonan parton de la sesio, kukojn de kermanŝah kaj teon, kaj oranĝosukon.
Perslinvan raporton vi povas legi ĉi tie.
Jen fotoj de la sesio:
![]() |
| From Vespero de Literaturo عصر ادبی |
![]() |
| From Vespero de Literaturo عصر ادبی |




