2.27.2006



Virino 1

donaco al "Suerea"

2.25.2006

La aglo

aglo

Iu trovis aglo-ovon kaj metis gxin en la neston de kokino. La aglo elovigxis kaj kreskis kun la aliaj kokidoj. Gxi faris samajn farojn de la kokinoj dum sia vivo; gxi fosadis teron por trovi vermojn kaj insektojn, flukis kaj de temp-al tempe baraktante iomete flugis super la tero.

Pasis jaroj kaj maljunigxis nia aglo.

Iun tagon gxi vidis pompan birdon super sia kapo en la nuba cxielo. Tiu birdo estis fluganta impone kontraux la densa ventofluo pere de etaj movoj de siaj oraj flugiloj.

Nia maljuna aglo mire gxin rigardis kaj demandis :"Kio gxi estas?"

"Gxi estas aglo , la regxo de la birdoj. Li apartenas al la cxielo kaj ni estas tera.", respondis gxiaj arbaro. Nia aglo vivis kiel kokino kaj mortis kiel kokino. Cxar gxi pensis ke gxi estas kokino.

2.04.2006

Bela fenomeno

Mia kara amiko Reza Hásánlu sendis min belajn fotojn kiujn mi donacas je permese de li. Reza Hásánlu estas lerta montogrimpanto kiu borne parolas Esperanto –n .

 







1.30.2006

La edzigx-petanto

Li komencis laboradon por gajni monon. Li klopodis multajn jarojn por acxeti hejmon. Kiam li acxetis hejmon, gxi estis malplena. Li laboradis jarojn por plenigi gxin per la ajxoj. Li diris al si:"Mi devas acxeti auton. Kiam li acxetis auton post jaroj, cxio estis perfekta kaj ne mankis io.

Gxis…

Cxie kie li iris peti edzigxon,

Oni demandis al li: Kial ne venis la onta nia bofilo mem?

Jxurnalo de Hamsxahri

Mohameto Rángxbár

Trakukis al Esperanto:M.M

1.29.2006

Vere kiom ni estas malricxa


Iu el la tagoj, ricxa viro portis sian knabon al vilagxo por montri lin ke kiom malricxa estas la popoloj tie –logxantaj. Ili pasigis tagon kaj nokton en la humila hejmo de vilagxano.

La viro demandis el sia knabo dum la reveno kaj je la fino de la vojagxo:"Kia estis nia vojagxo laux vi?"

La knabo respondis :"Patro , gxi estis bonega!".

La patro demandis :" Cxu vi atendis ilian vivon?"

La knabo respondis :"Jes, mi pensas!".

"Kion vi lernis de cxi tiu vojagxo?" la patro demandis.

La knabo iomete pensis kaj poste trankvile diris :"Mi sciis ke enhejme ni havas unu hundon kaj ili havas kvar. Ni havas fontanon en nia korto kaj ili havas riveron senfinan. Ni havas ornamajn lanternojn en nia korto kaj ili havas la stelojn. Nia korto limigxas al gxiaj muroj sed ilia gxardeno estas senfina!".

1.28.2006


Gxiaj koloroj min gxojigas. Mi volas dividi tiun gxojon kun vi.