12.29.2005

Autuno

Autuno

La folioj flavigxis kaj versxis sub la piedoj.Vivaldio ludas la autunon de sia "kvar sezonoj". La cxielo estas griza kaj pluvas fresxa, angxel-delikata pluvo. Mi ne piediras sed sxvebas. Mi estas sxvebanta… sed subite ekfalas surteren…kiam mi ekmemoras la malliberajn liberpensantajn hirundojn kiuj nun estas en karceroj kaj oni ilin tiranas. Mi pensas al tiuj paseroj kiuj eksplodas senpeke pro la sineksplodigantoj. Estas malgxojiga kim oni vidas la abundon de mensogoj; de sxulekantoj; de sxtelistoj ktp.

Sed malgrau tiuj asistantoj de malamo kaj malscio, la fresxo de l' pluvo estas bela, la bluo de l' cxielo kaj la varmo de l' amatino estas solena.

…Ankorau Dio estas Dio…

12.25.2005

En Taksio

Mi estas en taksio. La radio audigas la predikon de la vendred-
pregxan imamon. Li kolere diras ke estas nia rajto havi la
nuklean forton kaj cxiuj irananoj batalas por akiri gxin ecx
gxis la lasta guto de sia sango. Mi pensas ke mi estas iranano,
sed mi ne volas batali kontrau la europanojkaj usonanoj kaj mi
ne donas ecx unu guton da mia sango en tiu probabla batalo.
Do kion pri la dirajxoj de tiu kolera predikanto. Povas esti ke li
mensogas. Elstaras granda dilemo ene de mi… Au li pravas …
Au mi estas iranano…

12.15.2005

Jen unu el miaj lastaj pentrajxoj Posted by Picasa

11.15.2005

La paradiza krespo de l'avino

Eta knabo priskribas por sia avino ke kiel cxiuj ajxoj havas difekton: la lernejo, la familio, la amikoj kaj.

En cxi tiu tempo la avino kiu estis kuiranta krespon, kaj la respondo de la knabo certe estas pozitiva.

- Kion pri la oleo?

- Ne

- Kaj jen du ovoj?

- Ne! Avinjo.

- La faruno? Cxu vi sxatas farunon? Kion pri la sodo?

- Ne avinjo! Mi sentas nauxzingxon de ili.

- Jes ili cxiuj sole sxajnas malbonaj. Sed se ili gxustakvante miksingxus, farigxas el ili bongusta krespo. Dio ankaux kondutis tiamaniere. Ofte ni miras ke kial Dio devas permesi ke ni travivu cxi tiujn malfacilajn epokojn. Sed Dio scias ke kiam li metas cxiujn tiujn malfacilajxojn unu apud la alia, cxiam la rezulto estas bona. Ni devas nur fidi al li. En la fino cxiuj tiuj okazajxoj kune kauxzas elvidigxi eksterordinara rezulto.


Tradukis al Esperanto:Mahmud Mirbozorgi

11.09.2005

Al cxiuj truaj potoj

Akvoportisto en Hindio havis du grandajn potojn, kiujn li pendis cxiun el unu fino de bastono kaj metis la bastonon sur sia sxultro.

Ekzistis truo en unu el la potoj . Do kiam la sendifekta poto cxiam portis maksimuman kvanton da akvo el la rivero al la hejmo de la patrono; la tru-hava poto portis nur duonon de tiu kvanto.

Tiu tasko dum du jaroj konstante dauxris.

La akvoportisto portis nur unu kaj duonon de potoj da akvo al la hejmo de la patrono.

La sendifekta poto honoris je sia prospero; prospero de atingi al la celo pro kio estis farita. Sed la trua poto estis honta el sia difekto, kaj estis malkontenta ke gxi povas fari nur duonon de sia tasko. Post du jaroj, en tago, apud la rivero, la trua poto diris al la akvoportisto; "Mi hontas el mi mem kaj volas peti pardonon el vi." "Kion vi diras? Pro kio vi hontas?" diris la akvoportisto.

La poto diris : "Dum tiuj pastintaj du jaroj, mi povis fari nur duonon de mia tasko, cxar la truo kiu ekzistas en mi kauxzis tralikigxon de akvo en la reven-vojo al la patrona- hejmo. Pro mia truo, vi devis peni tiom multe, sed ne akirinta kontentigan rezulton ."

La akvoportisto sentis kompaton por la poto kaj kun gxi diris;"Mi petas el vi atendi al la belaj floroj sur la rando de la revenvojo de la hejmo de l' patrono.?

Dum supreniro al la monteto, la poto rigardis sunon kiu donis varmecon al la vojrandaj floroj kaj iomete gxojis . Sed en la fino de la vojo refoje sentis malgxojon. Cxar gxi vidis ke refoje tralikigxis duono de akvo . Pro tio refoje pardonpetis el sia havanto.

"Mi sciis pri via truo kaj utilligis el gxi ."Diris la akvoportisto. "Mi plantis florojn sur la rando de la vojo kaj vi akvumis ilin dum ni estis revenanta hejmen. Dum du jaroj mi ornamis mian patronan hejmon pere de cxi tiuj floroj.

Sen vi ne eblis beligi la hejmon de mia patrono.

11.06.2005

Glaciajxo

Knabeto eniris en glaciajx-vendejon kaj sidis cxe tablo. La kelnero alportis por li glason da akvo. La knabeto demandis : "Kiom kostas frukta glaciajxo ?" La kelnero respondis : "50 cendoj ." La knabo enposxigis sian manon kaj komencis kalkuli. Poste li demandis : "Kiom kostas unu normala glaciajxo?"

Samtempe kelke da klientoj estis atendanta por libera tablo. "35 cendoj." La kelnero nervoze respondis. La knabo dufoje kalkulis siajn monerojn kaj diris : "Bonvolu glason da normala glaciajo."

La kelnero alportis la glaciajxon kaj iris al siaj okupajxoj. La knabo ankaux post la mangxo de la glaciajxo donis la prezon al la kesto kaj iris. Kiam revenis la kelnero , sxokigxis de tio, kion li vidis. Sur la tablo apud la malplena glaciajxujo estis metita 2 moneroj 5- cendaj kaj 5 moneroj 1- cendaj por gratifiko.

Tradukita de Mirbozorgi

11.02.2005