Estas kelkaj monatoj ke mi timas tusxi, ecx rigardi tiun ajxon. Mi timas ecx diri gxian
nomon. Nu sed mi penas kuragxigi min mem kaj elparoli la nomon de tiu ajxo.
Jes, gxia nomo estas "radioaparato". Timiga cxu ne?
Proksimume cxiam, kiam mi sxaltas gxin, gxi novajxas de sinekplodanto kiu eksplodis sin
kaj mortigis ie 10, ie 30, ie 57 ktp. da homoj kelktempe virinoj kaj geknaboj inter mortintoj.
En Irako, Afganujo, Pakistano, tie kaj tie cxi...
En aliaj tempoj oratoroj parolas kontraux tiu aux tiu cxi lando, grupo aux persono...
Verdire mi sentas timon ke iam la radio aparato me eksplodus sin kaj mortigus senkulpulon
t.e. min...
Povas esti ke mi devas sxangxi mian radioaparaton. Eble alia aparato estus pli trankvila
kaj pli pacema.
10.21.2006
La Radioaparato
Posted by Mirbozorgi9.19.2006
Irana astronauxto
Posted by Mirbozorgi9.14.2006
Blua,griza, nigra (debuto)
Posted by Mirbozorgi
Vi rikanis min
kaj vi ne sciis
ke mi sxtelis la pomon
de l' najbara gxardeno, kiom angore
Post mi la gxardenisto kuris rapide
Li vidis la pomon en via mano
Kaj kolereme rigardis al mi
Falis surteren la pomo mordita
kaj vi iris, sed ankoraux
por jaroj, en miaj oreloj, mallauxte
mallauxte
viaj pasxosusuroj gxenas min
Kaj mi pensante estas dronata en memdemando
ke...
kial nia eta hejmo
ne havis pomon.
Hamid Mosaddeqh
9.13.2006
ESPERANTO PERDIS SIAN ...
Posted by MirbozorgiAuld estis unu el la plej konataj kaj fekundaj kontribuantoj al la Esperanta kulturo, kiu auxtoris, tradukis aux redaktis plurajn dekojn da libroj. Li estas unu el la plej ofte premiitaj partoprenintoj de la Belartaj Konkursoj de UEA. Lia cxefverko estas la poeziajxo "La infana raso" (1956), kiu estas gxenerale konsiderata la pinta atingo de la Esperanta literaturo kaj kiu pro sia humanisma kaj porpaca mondrigardo farigxis kvazaux "nacia epopeo" esperantista. Aliaj poemaroj de Auld estas "Spiro de l' pasio" en la kolekto "Kvaropo" (1952), "Unufingraj melodioj" (1960), "Humoroj" (1969), "Rimleteroj" (kun Marjorie Boulton, 1976) kaj "El unu verda vivo" (1978). Liaj kolektitaj poemoj aperis en la volumo "En barko senpilota" (1987). Auld redaktis du eldonojn de "Esperanta antologio" (1958 kaj 1984), la panoraman antologion de Esperanto-tekstoj "Nova Esperanta krestomatio" (1991) kaj kelkajn aliajn antologiojn. Li verkis amason da eseoj, artikoloj kaj prelegoj por multaj gazetoj kaj Esperanto-arangxoj, kaj ili aperis ankaux libroforme en "Facetoj de Esperanto" (1976), "Pri lingvo kaj aliaj artoj" (1978), "Enkonduko en la originalan literaturon de Esperanto" (1979), "Vereco, distro, stilo: Romanoj en Esperanto" (1981), "Kulturo kaj internacia lingvo" (1986) kaj "Pajleroj kaj stoploj" (1986). En 1988 aperis lia enkonduko al la Esperantaj lingvo kaj movado "La fenomeno Esperanto".
Abunda estas ankaux la rikolto de tradukoj fare de Auld. Inter ili elstaras "Kantoj, poemoj kaj satiroj" de R. Burns (1977), "Epifanio" (1977) kaj "La sonetoj" (1981) de Shakespeare, "Aniaro" de H. Martinson (kun B. Nilsson, 1979), "La robaioj" de Omar Kajam (1980), "La graveco de la fideligxo" de O. Wilde (1987) kaj la trivoluma "La mastro de l'ringoj" de J.R.R. Tolkien (1995-1997), kiun li mem konsideris sia traduka cxefverko, dum plej kara al li estis "Jurgen" de J. Branch Cabell (2001).
Auld redaktis plurajn revuojn, i.a. "Esperanto en Skotlando" (1949-1955), "Esperanto" (1955-1958, 1961-1962), "Monda Kulturo" (1962-1963), "Norda Prismo" (1968-1972), "La Brita Esperantisto" (1973-1999) kaj "Fonto" (1980-1987), kaj kunlaboris kun aliaj gazetoj. Li verkis sennombrajn recenzojn kaj kelkajn lernolibrojn, i.a. "Esperanto: a new approach" (1965) kaj "Pasxoj al plena posedo" (1968). Auld estis vicprezidanto de UEA (1977-1980), membro de la Akademio de Esperanto (1964-1983) kaj gxia prezidanto (1979-1983).
En 1995 Auld ricevis la Premion Deguchi, en 1998 li farigxis la unua Esperantisto de la Jaro en la vocxdonado de "La Ondo de Esperanto", kaj en 2000 li gajnis la FAME-kulturpremion. Li estis ankaux honora prezidanto de Esperanta PEN-Centro. Ekde 1999 William Auld estis unuafoje kandidatigita por la literatura Nobel-premio.
fonto:www.abonu.com
raporto
Mi esprimas mian kondolencon al cxiuj esperantistoj tra la mondo.
Laux mi cxiu eminenta, fervora kaj laborema esperantisto estas stelo en Esperanto-cxielo.
Ili falas unu post la alia kaj cxiu esperantisto devas peni plenigi iliajn lokojn per sia fervoro kaj laboro.
Mia koro estas malgxoja
Posted by MirbozorgiMia koro estas malgxoja
Mia koro estas malgxoja
Mi iras al la verando kaj fingrotusxas
la strecxitan hauxton de l' nokto
La lampoj de la rilato estas mallumaj
La lampoj de la rilato estas mallumaj
al suno
Neniu portos min al la bankedo de l' paseroj
Memoru la flugon
La birdo estas mortema
8.01.2006
La koverto de ...
Posted by Mirbozorgi6.05.2006
Tra la fenestro
Posted by Mirbozorgi
En hospitalo estis enlititaj du malsanaj viroj. Unu el ili havis permeson ke li sidigxu unu horon sur sia lito cxiu-posttagmeze. Lia lito estis apud la sola fenestro de la cxambro. Sed la alia malsanulo estis deviga ne sinmovi kaj kusxi cxiam flanken dorse al sia samcxambrano. Ili estis parolanta unu kun al alia por horoj; ili parolis kune el la edzino, familio, hejmo, militserva periodo aux el siaj feriadoj.
Cxiun tagon , tiu apudfenestra malsanulo sidis kaj raporte rakontis cxiujn okazajxojn, kiujn li vidis tra la fenestro. Fresxigxis la animo de la alia malsanulo pro auxdi pri la ekstera stato dum tiu unu horo.
Cxi tiu fenestro estis antaux gxardeno kiu havis belan lagon. La anasoj kaj cignoj nagxis sur la akvo de la lago kaj la geknaboj sin amuzis per siaj boatetoj. La agxaj arboj donacis specialan belecon al la ekstera pejzagxo kaj en la malproksima horizonto vidigxis bela bildo de la urbo.
Samtempe ke tiu viro estis rakontanta cxi tiujn detalojn, lia samcxambrano fermis siajn okulojn kaj imagis tiujn pitoreskajxojn .
Pasis tagoj kaj semajnoj.
Iun matenon, flegistino kiu alportis akvon por bani ilin renkontis kun la senanima korpo de la apudfenestra viro kiu estis forpasinta endorme kaj trankvile.
La flegistino multe malgxojis kaj petis el la hospitalaj servistoj lin elcxambrigi.
La alia viro petis ke ili loku lian liton apudfenestre. La flegistino faris gxin elkore kaj sxi eliris el la cxambro post certigxo pri la komforto de la viro.
Tiu viro sintrenis lante kaj dolorege al la fenestro por ke li jxetu la unuan rigardon eksteren. Li pensis ke finfine li mem povas vidi tiun mondon.
Li mirege renkontigxis kun muro.
Li vokis la flegistinon kaj demandis ke kio devigis lian samcxambranon pridiri tiajn korgxojigajn pejzagxojn. Respondis la flegistino : " Povas esti ke li volis kuragxigi vin, cxar fakte tiu viro estis blinda kaj li ecx ne povis vidi tiun muron.






