5.17.2006

Baghcxe Hxalil






























































5.15.2006

Damavand



Hodiaŭ mi spektis la google maps. Ĝi estas vere miraklo. Mi vidis la satelitajn fotojn de Irano de NASA. Mia lando estas plej eble bela. Tiu plej granda, plej pova, scia kara Dio, kiel skulptisto kaj kiel pentristo skulptis kaj pentris la korpon de la tero. La bluo de Kaspia maro karesis miajn okulojn. Mi vidis kaj minkonfesis mian etecon

kaj malforton kaj ankaŭ mi iomete timis pro le sendefendeco de tiu juvelo nia. Aliel, mi vidis ĝian felon (la teron) apenaŭ penetrebla.

Ve al mia lando, mia mizera lando Ve al popoloj kiuj rigardas sin grandaj uloj. En la unua rigardo ne ekzistas iu sur la tero. Kaj la tero estas silenta kaj senmova malplena de viavanto.

Mi malvarmiĝe timis, kiam distingis la pompan, solenan Dámavánd tiom eta…


5.10.2006

ّّّFiltrado

Hieraŭ mi legis novaĵon kun suba rubriko, pro kiu mi ne povas  ne gratuli al ĉiuj Irananoj.

" LA EKFUNKCIO DE LA CENTREJO POR FILTRADO (INTERRETON) DE IRANO"  !!?

Mi renkontiĝis milojn da fojojn kun ĉi tiu tekstopaĝo en mia interretserĉilo : "Estimata uzanto! Vizito de tiu retpaĝo estas malpermesata."

Nu en la tempo en kiu ĉiuj landoj de la mondo penas faciligi la interkomunikadon de siaj popoloj, ni klopodas fari pli kaj pli baradon, filtradon kaj fermadon en nia lando.

Zakat ol elme naŝrohu  En la araba lingvo ĝi signifas : la kompenco por la scio estas disvastigi ĝin…

Kien…??? Kion…??? Kiom…???

 

5.02.2006

....!!

Li estis paŝanta supren antaŭ  mi. Li estis okupanta la mallarĝan vojon kaj estis paŝanta malrapide. Li haltis kaj devojiris pro mia protesto. Li rigardis min kun afabla rideto.

Kiam mi estis paŝanta malsupren el la montopinto, mi vidis tiun viron dufoje.

Li estis sidanta sur ŝtono kaj lia krura protezo estis apud li…

Reza Izi

Hámŝáhri Ĵurnalo

27 /  4 / 2006

4.27.2006

La plej bela koro

Iun tagon, juna viro estis staranta en la placo de urbo kaj pretendis ke en tiu regiono li havas la plej belan koron.

 Multaj popoloj ĉirkaŭsvarmis.

Lia koro estis tute sana kaj estis sur ĝi neniu grato. Do ĉiuj konfirmis ke lia koro ja estas la plej bela koro inter kiuj ili vidis. La juna viro fierege pli laŭte daŭrigis laŭdi sian koron. Subite oldulo venis antaŭen kaj diris: " Sed via koro ne estas tiom bela kiom la mia ."

La juna viro kaj la aliaj rigardis al la koro de la oldulo. Lia koro estis batanta tutforte sed estis plena je stigmatoj. Partoj de lia koro estis prenita kaj pecoj estis anstataŭita; sed ili ne estis kovranta ĝuste la malplenajn fosojn kaj estis randoj dentovicaj sur lia koro. En partoj ekzistis profundaj sulkoj kiujn neniu peco plenigis.

La popoloj estis rigardanta lin gape kaj estis pensanta ke kiel tiu cxi oldulo pretendas ke li havas pli belan koron.

La juna viro almontris la oldulan koron kaj ridante diris : " Vi nepre sxercas….komparu vian koron kun la mia . Via koro estas nur manpleno da vundo, grato kaj trancxo."

Diris la oldulo : " Tio gxustas ; via koro sxajnas sana, sed mi neniam ŝanĝos mian koron kun la via. Ĉu vi scias, ĉiu stigmato estas montranto de homo al kiu mi estas doninta mian amon; mi apartigis parton de mia koro kaj donacis al li aux sxi. Iam li aŭ ŝi ankaŭ estas doninta parton de lia aŭ ŝia koro al mi kium mi metis je la loko de tiu el-mi-donita parto. Sed ĉar ke tiuj du pecoj ne estis ĝuste samformaj, mi havas randojn dentovicajn sur mia koro , kiujn mi karigas , ĉar ili estas memorigantoj la reciprokajn amojn  inter du homoj.

Iuj tempoj mi donacis partojn de mia koro al iuj , sed ili ne donis ion el siaj koroj al mi. Ĉi tiuj profundaj sulkoj ili estas. Kvankam dolorigaj , sed ili estas memorigantoj, amojn kiujn mi havis. Mi esperas ke ankaŭ tiuj revenos iun tagon kaj plenigos ĉi tiujn sulkojn pere de mi-atenditaj pecoj. Do nun vi vidas ke kio estas la vera beleco!"

La juna viro sen iu dirajxo samtempe ke larmoj estis fluanta sur liaj vangoj iris al la oldulo, eligis pecon el sia juna kaj sana koro kaj pere de tremaj manoj donacis ĝin al la oldulo. La oldulo prenis kaj lokis gxin en sia koro kaj metis parton de sia maljuna kaj vundita koro sur la vundo de la junula koro.

La juna viro rigardis al sia koro ; Ĝi ne plu estis sana, sed ĝi estis pli bela ol ĉiamo. Ĉar ke amo estis penetranta el la oldula koro al la lia.

                        ***************************************

 

4.05.2006










Mano 1
4/06












Ĉi tiun pentraĵon pentris mia onta bofratino. Ĝi estas bela, ĉu ne? Ĝi estas unu el ŝiaj

unuaj pentraĵoj. Mi miris pro ŝia talento. Mi dankas al ŝi kiu permesis min, ornami mian blogon per ĝi.