
Bonan Nouruzon (La plej grava nacia festo de irananoj kaj kelkaj aliaj landoj cxirkau Irano). Mi sendas cxi tiun gratulon iomete malfrue, sed ankorau ni havas tempon kaj nouruzo ne finigxis.
Mi deziras Jaron plena el felicxo, sukceso kaj sano. Havu sunajn tagojn kaj via vivo estu fruktoplena kaj verda.
3.28.2006
Nouruzo
Posted by Mirbozorgi3.08.2006
Sanigaj Lokoj
Posted by Mirbozorgi
La suban tekston skribis mia kara amiko, Agavo
Gxi estas interesa. Mi citas gxin kaj ege gxojos ricevi viajn ideojn:
En Usono, krimbruliginto antawnelonge detruis pregxejetojn. En Irako, sunaista-sxiaista malamikeco detruis la Oran Moskeon en Samaro kaj aliajn moskeojn. Mi kredas je fidohavaj homoj devus pripensi zorgeme la perdon de sanktejoj, cxar sanktaj ejoj povas esti sanigaj ejoj.
Ni ne povos reintegraligi la pregxejojn kaj moskeojn, nek sanigi la emociajn vundojn de la homoj kiuj amis tiujn lokojn, aw detruis ilin. Tamen, ni ja povos zorgeme krei, en niaj kultejoj kaj en ni mem, sanon, amon, kaj belecon, kaj per tiuj kvalitoj laueble kunresanigxi kaj kunresanigi kun aliaj homoj.
3.02.2006
VERA TREZORO
Posted by MirbozorgiMi estis en la magazeno, kiam mia amiko Sro. Hasxemian eniris. Libro kun bela viola kovrilo kiu estis inter faldoj de jxurnal-papero en lia mano, palpebrumis al mi. Mi kuriozigxis pri la libro, sed mi ne diris ion pri gxi. Post momento li mem montris la libron kaj mi gxin vidante ege gxojis. Jen la kovrilo de la libro. Bela…, cxu ne? Mi tralegis gxin kaj ege laudis la libron kaj gxian autoron, Sro. A.R. Mamduhi. Mi gratulas unue al iranaj esperantistoj kiuj nun disponas tiun trezoron kaj due al Sro. Mamdhi, kaj esprimas mian dankon al lia mosxto. 
Lerno de la internacia lingvo Esperanto/
Gxi estas profesie verkita kaj sxike aperita (VERA TREZORO).
2.27.2006
2.25.2006
La aglo
Posted by MirbozorgiIu trovis aglo-ovon kaj metis gxin en la neston de kokino. La aglo elovigxis kaj kreskis kun la aliaj kokidoj. Gxi faris samajn farojn de la kokinoj dum sia vivo; gxi fosadis teron por trovi vermojn kaj insektojn, flukis kaj de temp-al tempe baraktante iomete flugis super la tero.
Pasis jaroj kaj maljunigxis nia aglo.
Iun tagon gxi vidis pompan birdon super sia kapo en la nuba cxielo. Tiu birdo estis fluganta impone kontraux la densa ventofluo pere de etaj movoj de siaj oraj flugiloj.
Nia maljuna aglo mire gxin rigardis kaj demandis :"Kio gxi estas?"
"Gxi estas aglo , la regxo de la birdoj. Li apartenas al la cxielo kaj ni estas tera.", respondis gxiaj arbaro. Nia aglo vivis kiel kokino kaj mortis kiel kokino. Cxar gxi pensis ke gxi estas kokino.
2.04.2006
Bela fenomeno
Posted by Mirbozorgi Mia kara amiko Reza Hásánlu sendis min belajn fotojn kiujn mi donacas je permese de li. Reza Hásánlu estas lerta montogrimpanto kiu borne parolas Esperanto –n .






