12.24.2008

Melankolio de Mohsen

Hieraŭ mi parolis Skype-e kun Mohsen. Li pridiris pri lastaj travivaĵoj kristnaskaj kaj novjaraj tagoj. Li estis studanta dum kvar jaroj en Imperial College en Anglujo. Li diris "Mi ne sentis la novjaron kaj kristnaskon en la unua jaro, sed en la dua, tria kaj la kvara jaroj mi sentis pli kaj pli forte la noviĝon de la jaro, la ŝanĝon de ĉio ĉi entute, ian freŝiĝon, denoviĝon, renoviĝon kaj ekkomencon."
Kaj li sentis nostalgion kaj malĝojon ke li ne estas tie kun siaj samstudanoj kaj danci, drinki, sin ĝojigi en la feritagoj de la nova jaro.
Nu, mi deziras al li kaj al ĉiuj, kiuj estas malgajaj pro ĉiu ajn kialo; gajecon kaj feliĉon kompletan.

12.23.2008

Zamenhof-tago

Alireza Komagxi afable akceptis nin en sia familia instituto de lingvolernado nomita Farahmand. Li ankaux estis nia gastiganto pro "la internacia ekzameno de ILEI" samtage matene. Oportune ni dankas al li pro afabla, zorga gastigado.
La programo komencigxis per la prezentado de fotoj el la Zamenhof-tagoj de kelkaj urboj tra la tuta mondo, far Keyhan Sayadpour.
Vidi la samidenojn en diversaj lokoj de la mondo donis senton de solidareco al cxirkaux 20 cxeestantoj.
Ahmad Reza Mamduhi paroladis pri la majstro kaj lia viveco. Li diris frazon el famulo ke "Estas homoj kiuj dume vivas, estas mortintaj kaj estas homoj kiuj mortis, tamen vivas, kaj vivos. Laux li Zamenhof estas unu el tiuj homoj, kiu vivos tro longe ol sia vivlongo.
Reza Torabi paroladis pri la rolo de interreto en la disvastigo de la lingvo. Li komencis pere de tiu frazo ke "se Zamenhof kun tiom da fervoro estus samtempa kun ni kaj korpvivus inter ni kaj volus entrpreni Esperanton, kion li farus kaj sinturnus al kiu medio? Kompreneble al Interreto." Li emfazis sur la uzo de Interreto kiel la plej tauxga ilo por disvastigi la lingvon kaj varbi novajn samcelanojn.
En la fino Hosein Mirbozorgi kantis kunludante gitaron kelkajn persajn kantojn.
Tiel ni rememorigis grandan nian karan majstron kaj tiele alian fojon ni pli firmigis nian decidon labori pli forte gxis la fina venko.

12.20.2008

Velo 2-a

Vendrede 5.Dec.2008 - 15.Azar.1387 ni havis la 2-an sesion de VELO (Vespero de Esperanto Literaturo) en IREA oficejo.
Kiam ni atingis tien, estis arda diskuto pri la propraj nomoj persaj en Esperanto, tio estas la nomoj de famaj poetoj, verkistoj aŭ karakteroj literaturaj aŭ aliterenaj. Ke ĉu ni devas aldoni -o finaĵon post iliaj nomoj aŭ ne, kiel Sa'di, Hafez, Ferdosi, k.t.p. Ni ne povis ĉerpi konsenton kaj la diskutdosiero restis melfermita.
Ekzempleroj de la lasta novbakita numero de "Irana Esperantisto" estis sur la tablo kaj aranĝis okulfrapan pitoreskon.
Reza Torabi laŭ la unua parto de la programo, prezentis faman verkistinon "Spomenka Ŝtimec" ( 1 2 ) kaj laŭtlegis ekstrakton de ŝiaj verkoj el la libro de "Vojaĝo en Esperanto-lando".
La dua parto estis dediĉita al Kejhan Sajjadpur por deklami siajn poemojn. Li keklamis du belajn poemojn. Unu el ili estis pri la amikeco kaj li en ĝi donis delikatajn admonojn al amiko...
En la tria parto f-ino Fahmi legis siajn tradukojn de jam forpasinta irana poeto "Qejsar Aminpur".

Fotis Kambiz Ghadiri:

From Vespero de Literaturo عصر ادبی

From Vespero de Literaturo عصر ادبی

From Vespero de Literaturo عصر ادبی

Velo 1-a

"La Vespero de Literaturo" komencis sian laboron. VELO estas serio da monataj sesioj aŭ pli ĝuste kolokvoj por labori sur la literaturo de Esperanto.

Ni lanĉis ĝin kiel velo de ŝipo por aventuri en la oceano de Esperanto-literaturo.

La unua sesio okazis en vendredo 2008.11.7. Partoprenis dek partoprenantoj kaj ĝi konsistis el tri programeroj:

1. Post antaŭparolo de Reza Torabi pri la VEspera LiteraturO, li prezentis la libron(memdire iom kobolde li elektis tiun libron) "El la Verda biblio" kaj parolis pri ĝia verkisto, Izrael Lejzorowicz (1901-1942) kaj lia stilo kiel satiristo. Li ankaŭ laŭtlegis fragmentojn de la libro.

2. Ni aŭskultis unu el la belajn kantojn de Ĵomart, "Ĉio venas de l' nenio". Mi parolis pri Ĵomart kaj pri tiu kanto kiu laŭ mi havas nuancon el la poemoj de Kajjam, pri ĝia kaj simpleco kaj simpatio. Mi laŭtlegis la biografieton de Ĵomart kaj donis al la amikoj la adreson de lia paĝaro.

3. Reza Torabi deklamis ankaŭ satiran pikeman poemon de Julio Baghy "Estas mi esperantisto" el la libro de "Vojaĝo en Esperanto-lando" far Boris Kolker. Li ankaŭ prezentadis la trezoran libron de Kolker.

Kaj fine ni spertis la plej bonan parton de la sesio, kukojn de kermanŝah kaj teon, kaj oranĝosukon.

Perslinvan raporton vi povas legi ĉi tie.

Jen fotoj de la sesio:



From Vespero de Literaturo عصر ادبی


From Vespero de Literaturo عصر ادبی

1.29.2008

retmagazino: KARAPACO-PANORAMO

retmagazino: KARAPACO-PANORAMO