12.20.2008

Velo 1-a

"La Vespero de Literaturo" komencis sian laboron. VELO estas serio da monataj sesioj aŭ pli ĝuste kolokvoj por labori sur la literaturo de Esperanto.

Ni lanĉis ĝin kiel velo de ŝipo por aventuri en la oceano de Esperanto-literaturo.

La unua sesio okazis en vendredo 2008.11.7. Partoprenis dek partoprenantoj kaj ĝi konsistis el tri programeroj:

1. Post antaŭparolo de Reza Torabi pri la VEspera LiteraturO, li prezentis la libron(memdire iom kobolde li elektis tiun libron) "El la Verda biblio" kaj parolis pri ĝia verkisto, Izrael Lejzorowicz (1901-1942) kaj lia stilo kiel satiristo. Li ankaŭ laŭtlegis fragmentojn de la libro.

2. Ni aŭskultis unu el la belajn kantojn de Ĵomart, "Ĉio venas de l' nenio". Mi parolis pri Ĵomart kaj pri tiu kanto kiu laŭ mi havas nuancon el la poemoj de Kajjam, pri ĝia kaj simpleco kaj simpatio. Mi laŭtlegis la biografieton de Ĵomart kaj donis al la amikoj la adreson de lia paĝaro.

3. Reza Torabi deklamis ankaŭ satiran pikeman poemon de Julio Baghy "Estas mi esperantisto" el la libro de "Vojaĝo en Esperanto-lando" far Boris Kolker. Li ankaŭ prezentadis la trezoran libron de Kolker.

Kaj fine ni spertis la plej bonan parton de la sesio, kukojn de kermanŝah kaj teon, kaj oranĝosukon.

Perslinvan raporton vi povas legi ĉi tie.

Jen fotoj de la sesio:



From Vespero de Literaturo عصر ادبی


From Vespero de Literaturo عصر ادبی

0 comments: