9.13.2006

Mia koro estas malgxoja


Mia koro estas malgxoja
Mia koro estas malgxoja

Mi iras al la verando kaj fingrotusxas
la strecxitan hauxton de l' nokto
La lampoj de la rilato estas mallumaj
La lampoj de la rilato estas mallumaj

Neniu prezentos min
al suno
Neniu portos min al la bankedo de l' paseroj
Memoru la flugon
La birdo estas mortema
 
Foruqh Farrohxzad
 

1 comments:

Anonymous said...

Dankon pro traduko de tiu poemo de Forug. Mi tre sxatas sxin. Ni devas esperi ke pli da irananoj lernu Esperanton kaj traduku niajn literaturajxojn al gxi.