9.19.2006

Irana astronauxto





Intervjuo kun Anoushe Ansari

La unua ina spac-turisto pretigxas por...

La unua ina spac-turisto? La irandevena usona entreprenisto...

Spac-aventuroj...

Blogo de Anoushe Ansari

9.14.2006

Blua,griza, nigra (debuto)




Vi rikanis min
kaj vi ne sciis
ke mi sxtelis la pomon
de l' najbara gxardeno, kiom angore

Post mi la gxardenisto kuris rapide
Li vidis la pomon en via mano
Kaj kolereme rigardis al mi

Falis surteren la pomo mordita
kaj vi iris, sed ankoraux
por jaroj, en miaj oreloj, mallauxte
mallauxte
viaj pasxosusuroj gxenas min
Kaj mi pensante estas dronata en memdemando
ke...
kial nia eta hejmo
ne havis pomon.

Hamid Mosaddeqh

9.13.2006

ESPERANTO PERDIS SIAN ...


William Auld, la plej elstara Esperanto-verkisto, forpasis la 11-an de septembro. Li naskigxis la 6-an de novembro 1924, eklernis Esperanton en 1937 kaj aktivigxis en la Esperanto-movado en 1947, kiam li ankaux komencis serioze verki en Esperanto. En la Jubilea Jaro 1987 William Auld estis elektita kiel Honora Membro de Universala Esperanto-Asocio. Profesie li estis vicestro de liceo en la skota urbeto Dolaro...
Auld estis unu el la plej konataj kaj fekundaj kontribuantoj al la Esperanta kulturo, kiu auxtoris, tradukis aux redaktis plurajn dekojn da libroj. Li estas unu el la plej ofte premiitaj partoprenintoj de la Belartaj Konkursoj de UEA. Lia cxefverko estas la poeziajxo "La infana raso" (1956), kiu estas gxenerale konsiderata la pinta atingo de la Esperanta literaturo kaj kiu pro sia humanisma kaj porpaca mondrigardo farigxis kvazaux "nacia epopeo" esperantista. Aliaj poemaroj de Auld estas "Spiro de l' pasio" en la kolekto "Kvaropo" (1952), "Unufingraj melodioj" (1960), "Humoroj" (1969), "Rimleteroj" (kun Marjorie Boulton, 1976) kaj "El unu verda vivo" (1978). Liaj kolektitaj poemoj aperis en la volumo "En barko senpilota" (1987). Auld redaktis du eldonojn de "Esperanta antologio" (1958 kaj 1984), la panoraman antologion de Esperanto-tekstoj "Nova Esperanta krestomatio" (1991) kaj kelkajn aliajn antologiojn. Li verkis amason da eseoj, artikoloj kaj prelegoj por multaj gazetoj kaj Esperanto-arangxoj, kaj ili aperis ankaux libroforme en "Facetoj de Esperanto" (1976), "Pri lingvo kaj aliaj artoj" (1978), "Enkonduko en la originalan literaturon de Esperanto" (1979), "Vereco, distro, stilo: Romanoj en Esperanto" (1981), "Kulturo kaj internacia lingvo" (1986) kaj "Pajleroj kaj stoploj" (1986). En 1988 aperis lia enkonduko al la Esperantaj lingvo kaj movado "La fenomeno Esperanto".

Abunda estas ankaux la rikolto de tradukoj fare de Auld. Inter ili elstaras "Kantoj, poemoj kaj satiroj" de R. Burns (1977), "Epifanio" (1977) kaj "La sonetoj" (1981) de Shakespeare, "Aniaro" de H. Martinson (kun B. Nilsson, 1979), "La robaioj" de Omar Kajam (1980), "La graveco de la fideligxo" de O. Wilde (1987) kaj la trivoluma "La mastro de l'ringoj" de J.R.R. Tolkien (1995-1997), kiun li mem konsideris sia traduka cxefverko, dum plej kara al li estis "Jurgen" de J. Branch Cabell (2001).

Auld redaktis plurajn revuojn, i.a. "Esperanto en Skotlando" (1949-1955), "Esperanto" (1955-1958, 1961-1962), "Monda Kulturo" (1962-1963), "Norda Prismo" (1968-1972), "La Brita Esperantisto" (1973-1999) kaj "Fonto" (1980-1987), kaj kunlaboris kun aliaj gazetoj. Li verkis sennombrajn recenzojn kaj kelkajn lernolibrojn, i.a. "Esperanto: a new approach" (1965) kaj "Pasxoj al plena posedo" (1968). Auld estis vicprezidanto de UEA (1977-1980), membro de la Akademio de Esperanto (1964-1983) kaj gxia prezidanto (1979-1983).
En 1995 Auld ricevis la Premion Deguchi, en 1998 li farigxis la unua Esperantisto de la Jaro en la vocxdonado de "La Ondo de Esperanto", kaj en 2000 li gajnis la FAME-kulturpremion. Li estis ankaux honora prezidanto de Esperanta PEN-Centro. Ekde 1999 William Auld estis unuafoje kandidatigita por la literatura Nobel-premio.


fonto:www.abonu.com
raporto


Mi esprimas mian kondolencon al cxiuj esperantistoj tra la mondo.
Laux mi cxiu eminenta, fervora kaj laborema esperantisto estas stelo en Esperanto-cxielo.
Ili falas unu post la alia kaj cxiu esperantisto devas peni plenigi iliajn lokojn per sia fervoro kaj laboro.

Mia koro estas malgxoja


Mia koro estas malgxoja
Mia koro estas malgxoja

Mi iras al la verando kaj fingrotusxas
la strecxitan hauxton de l' nokto
La lampoj de la rilato estas mallumaj
La lampoj de la rilato estas mallumaj

Neniu prezentos min
al suno
Neniu portos min al la bankedo de l' paseroj
Memoru la flugon
La birdo estas mortema
 
Foruqh Farrohxzad