5.15.2006

Damavand



Hodiaŭ mi spektis la google maps. Ĝi estas vere miraklo. Mi vidis la satelitajn fotojn de Irano de NASA. Mia lando estas plej eble bela. Tiu plej granda, plej pova, scia kara Dio, kiel skulptisto kaj kiel pentristo skulptis kaj pentris la korpon de la tero. La bluo de Kaspia maro karesis miajn okulojn. Mi vidis kaj minkonfesis mian etecon

kaj malforton kaj ankaŭ mi iomete timis pro le sendefendeco de tiu juvelo nia. Aliel, mi vidis ĝian felon (la teron) apenaŭ penetrebla.

Ve al mia lando, mia mizera lando Ve al popoloj kiuj rigardas sin grandaj uloj. En la unua rigardo ne ekzistas iu sur la tero. Kaj la tero estas silenta kaj senmova malplena de viavanto.

Mi malvarmiĝe timis, kiam distingis la pompan, solenan Dámavánd tiom eta…


0 comments: