5.17.2006

Baghcxe Hxalil






























































5.15.2006

Damavand



Hodiaŭ mi spektis la google maps. Ĝi estas vere miraklo. Mi vidis la satelitajn fotojn de Irano de NASA. Mia lando estas plej eble bela. Tiu plej granda, plej pova, scia kara Dio, kiel skulptisto kaj kiel pentristo skulptis kaj pentris la korpon de la tero. La bluo de Kaspia maro karesis miajn okulojn. Mi vidis kaj minkonfesis mian etecon

kaj malforton kaj ankaŭ mi iomete timis pro le sendefendeco de tiu juvelo nia. Aliel, mi vidis ĝian felon (la teron) apenaŭ penetrebla.

Ve al mia lando, mia mizera lando Ve al popoloj kiuj rigardas sin grandaj uloj. En la unua rigardo ne ekzistas iu sur la tero. Kaj la tero estas silenta kaj senmova malplena de viavanto.

Mi malvarmiĝe timis, kiam distingis la pompan, solenan Dámavánd tiom eta…


5.10.2006

ّّّFiltrado

Hieraŭ mi legis novaĵon kun suba rubriko, pro kiu mi ne povas  ne gratuli al ĉiuj Irananoj.

" LA EKFUNKCIO DE LA CENTREJO POR FILTRADO (INTERRETON) DE IRANO"  !!?

Mi renkontiĝis milojn da fojojn kun ĉi tiu tekstopaĝo en mia interretserĉilo : "Estimata uzanto! Vizito de tiu retpaĝo estas malpermesata."

Nu en la tempo en kiu ĉiuj landoj de la mondo penas faciligi la interkomunikadon de siaj popoloj, ni klopodas fari pli kaj pli baradon, filtradon kaj fermadon en nia lando.

Zakat ol elme naŝrohu  En la araba lingvo ĝi signifas : la kompenco por la scio estas disvastigi ĝin…

Kien…??? Kion…??? Kiom…???

 

5.02.2006

....!!

Li estis paŝanta supren antaŭ  mi. Li estis okupanta la mallarĝan vojon kaj estis paŝanta malrapide. Li haltis kaj devojiris pro mia protesto. Li rigardis min kun afabla rideto.

Kiam mi estis paŝanta malsupren el la montopinto, mi vidis tiun viron dufoje.

Li estis sidanta sur ŝtono kaj lia krura protezo estis apud li…

Reza Izi

Hámŝáhri Ĵurnalo

27 /  4 / 2006