1.05.2006

La okuloj de la patro

Cxi tiu estas rakonto pri magra knabo kiu amis futbalon. Li klopodis en cxiuj ekzercoj, sed pro lia duona staturo, compare kun la aliaj samteamanoj, liaj klopodoj ne rezultis bonan rezulton. En cxiuj matcxoj nia esperanta sportulo sidis sur la flanka benko de la futbalejo , kaj neniam okazis ke li partoprenu en iu matcxo.

Tiu knabo vivis sole kun sia patro kaj ekzistis inter ili speciala rialto. Kvankam la knabo cxiam estis sidanta sur la benko, lia patro cxiam estis inter la spektantaro kaj kuragxigis lin. Cxi tiu knabo ankau je la komenco de la liceo estis la plej magra de la klaso. Sed lia patro refoje lin kuragxigis daurigi siajn ekzercojn, ankaux diris al li ke se ne sxatas gxin, li povas ne dauxrigi. Sed la knabo amis la futbalon kaj havis decidon daurigi gxin. Li faris sian maksimuman penon je espero ke kiam li pligrandigxis, povu partopreni en la futbalmatcxoj. Li estis partoprenanta en cxiuj ekzercoj dum kvar jaroj de la liceo, sed spite de tio, restis samkiel benksidanto . Lia fidela patro estis cxiam inter la spektantoj kaj konstante lin kuragxigis.

La juna frauxlo post la eniro al la universitato ankoraux havis decidon dauxrigi futbalon kaj la edukisto konsentis kun lia decido, cxar ke li cxiam partoprenis tutanime en la ekzercoj kaj krom tio li kuragxigis ankau la aliajn samteamanojn. Cxi tiu fraulo ankau dum la kvar jaroj de la universitato partoprenis en cxiuj ekzercoj , sed neniam ludis en iu matcxo.

En in el la tagoj de la sezonaj futbalmatcxoj, kiam la frauxlo estis iranta al la ekzercejo, la edukisto proksimigxis al li kun telegramo enmane. La juna frauxlo legis la telegramon kaj restis silenta . Li penante resti trankvila, murmure diris :

Hodiaux forpasis mia patro. Cxu mi povas ne partopreni en la ekzerco??

La edukisto afable metis siajn manojn sur la sxultroj de la frauxlo kaj diris : "Mia knabo , ripozu cxi tiun semajnon. Ecx ankau ne necesas ke vi venu por la lasta matcxo sabate."

…Venis la sabato. La juna frauxlo lante eniris en la vestejon kaj metis siajn ajxojn en flanko. La edukisto kaj la futbalistoj miris kiam ili vidis sian fidelan amikon. La juna knabo diris al la edukisto : "Bonvolu permesi min ludi hodiau. Nur cxi tiun unu tagon." La edukisto pretendis ke li ne auxdas lian dirajxon. Ne eblis li permesu ke la plej malforta futbalisto de la teamo ludu en la plej grava matcxo. Sed la juna fraulo multe insistis . Fine la edukisto kompatis al li kaj diris :"Bone; vi povas ludi."

La edukisto kaj futbalistoj kaj la spektantaro ne povis kredi tion kion ili vidis. Cxiuj movoj de tiu cxi fraulo kiu neniam estis ludinta en iu ajn matcxo estis konvena kaj deca. La opona teamo nenia-maniere povis haltigi lin. Li kuradis , pasigadis la pilkon kaj bone defendadis. Li jxetis la pilkon por samteamano en la lastaj minutoj kiu rezultis celbaton.

La ludantoj levis lin sur la manoj kaj la spektantoj lauxdadis lin. En la fino post foriro de la spektantoj, la edukisto vidis ke la juna fraulo estas sidanta en angulo.

"Mia filo! Mi ne povas kredi. Vi estis eksterordinara. Diru min kiel vi povis tiel bone ludi?" diris la edukisto.

La frauxlo kun larmoplenaj okuloj respondis : "Vi scias ke forpasis mia patro. Cxu vi scias ke li estis blinda?" Poste pala rideto sidis sur liaj lipoj :"Mia patro partoprenis lau spektanto en cxiuj matcxoj. Sed hodiau estis la unua fojo kiu ja povis vidi la matcxon kaj mi volis montri lin ke mi povas ludi."

*********************************************

Tradukis al Esperanto:Mahmud Mirbozorgi

1 comments:

Anonymous said...

Kara Mahmud;
Dankegon pro viaj interesaj tradukoj kaj skriboj. Sukceson,
Hamzeh