1.28.2006

La forto de l' vorto


Kelkaj ranoj estis pasanta el arbaro, ke subite du el ili falis en profunda foso. La aliaj ranoj svarmis cxirkaux la foso kaj kiam ili vidis la profundon de la foso diris al tiuj du ranoj ke ne plu ekzistas rimedo, kaj vi frue mortos.

La du ranoj ignoris cxi tiujn dirajxojn kaj penis salti eksteren, per sia tuta forto . Sed la aliaj ranoj konstante diris al ili ke vi rezignu, cxar vi ne povas eligxi el la foso kaj frue vi mortos.

Finfine unu el du ranoj cedis al dirajxoj de la ranoj kaj rezignis . Li subite falis en la fundon de la foso kaj mortis.

Sed la alia rano penegis per sia tuta forto por eligxi el la foso. La aliaj ranoj estis krianta ke gxi rezignu, sed gxi penis kaj penadis kaj finfine eligxis el la foso.

Kiam gxi eligxis el la foso , la aliaj ranoj demandis lin : " Cxu vi ne auxdis niajn dirajxojn?"

Evidentigxis ke la rano estas surda. Vere dum tiu tuta tempo gxi estis pensanta ke la aliaj kuragxigas lin.

*********************************

0 comments: