1.30.2006

La edzigx-petanto

Li komencis laboradon por gajni monon. Li klopodis multajn jarojn por acxeti hejmon. Kiam li acxetis hejmon, gxi estis malplena. Li laboradis jarojn por plenigi gxin per la ajxoj. Li diris al si:"Mi devas acxeti auton. Kiam li acxetis auton post jaroj, cxio estis perfekta kaj ne mankis io.

Gxis…

Cxie kie li iris peti edzigxon,

Oni demandis al li: Kial ne venis la onta nia bofilo mem?

Jxurnalo de Hamsxahri

Mohameto Rángxbár

Trakukis al Esperanto:M.M

1.29.2006

Vere kiom ni estas malricxa


Iu el la tagoj, ricxa viro portis sian knabon al vilagxo por montri lin ke kiom malricxa estas la popoloj tie –logxantaj. Ili pasigis tagon kaj nokton en la humila hejmo de vilagxano.

La viro demandis el sia knabo dum la reveno kaj je la fino de la vojagxo:"Kia estis nia vojagxo laux vi?"

La knabo respondis :"Patro , gxi estis bonega!".

La patro demandis :" Cxu vi atendis ilian vivon?"

La knabo respondis :"Jes, mi pensas!".

"Kion vi lernis de cxi tiu vojagxo?" la patro demandis.

La knabo iomete pensis kaj poste trankvile diris :"Mi sciis ke enhejme ni havas unu hundon kaj ili havas kvar. Ni havas fontanon en nia korto kaj ili havas riveron senfinan. Ni havas ornamajn lanternojn en nia korto kaj ili havas la stelojn. Nia korto limigxas al gxiaj muroj sed ilia gxardeno estas senfina!".

1.28.2006


Gxiaj koloroj min gxojigas. Mi volas dividi tiun gxojon kun vi.

La forto de l' vorto


Kelkaj ranoj estis pasanta el arbaro, ke subite du el ili falis en profunda foso. La aliaj ranoj svarmis cxirkaux la foso kaj kiam ili vidis la profundon de la foso diris al tiuj du ranoj ke ne plu ekzistas rimedo, kaj vi frue mortos.

La du ranoj ignoris cxi tiujn dirajxojn kaj penis salti eksteren, per sia tuta forto . Sed la aliaj ranoj konstante diris al ili ke vi rezignu, cxar vi ne povas eligxi el la foso kaj frue vi mortos.

Finfine unu el du ranoj cedis al dirajxoj de la ranoj kaj rezignis . Li subite falis en la fundon de la foso kaj mortis.

Sed la alia rano penegis per sia tuta forto por eligxi el la foso. La aliaj ranoj estis krianta ke gxi rezignu, sed gxi penis kaj penadis kaj finfine eligxis el la foso.

Kiam gxi eligxis el la foso , la aliaj ranoj demandis lin : " Cxu vi ne auxdis niajn dirajxojn?"

Evidentigxis ke la rano estas surda. Vere dum tiu tuta tempo gxi estis pensanta ke la aliaj kuragxigas lin.

*********************************

La larmoj de la patrino


La knabo demandis al sia patrino : " Kial vi ploras?"

La patrino respondis : "Cxar mi estas patrino. La knabo diris : " Mi ne komprenas" Lia patrino brakumis lin kaj diris :" Neniam vi komprenos ………".

La knabo demandis el sia patro ke kial la patrino ploras sen iu kialo, kaj la sola respondo de la patro estis ke cxiuj patrinoj estas tiela.

La knabo decidis demandi el Dio : "Ho, dio ! Kial la patrinoj tiom facile ploras?" Dio diris :" Mia filo ! Mi devis krei la patrinojn specialaj. MI kreis iliajn sxultrojn tia kia ke toleru la pezan sxargxon de cxi tiu vivo kaj samtempe esti trankvila kaj afabla. Mi donis al ili forton de naski siajn bebojn. MI donis ilin forton ke ili povu dauxrigi la vojon ecx kiam iliaj proksimuloj forlasas ilin; la forton de gardi la familion dum la malsano, sen iu ajn plendo. MI donis al ili amon al iliaj infanoj ecx kiam iliaj infanoj kondutis kun ili tre malbone.

Kaj certe mi donis al ili la larmon, kio estas ununura por ili por tempoj kiam ili bezonas.

Tradukis al Esperanto: Mahmud Mirbozorgi

**************************************

1.10.2006

Li trovis unu cendon

Li trovis unu cendon

Knabo trovis moneron unu-cendan dum pasxado sur la strato. Li gxojegis de trovi tiun moneron, precipe sen ia peno. Cxi tiu eksperimento kauxzis ke li , ankaux en aliaj tagoj klini sian kapon malsupren kun malfermaj okuloj (cxasante trezoron!).

Li trovis dum sia vivdauro, 296 monerojn unu-cendajn , 48 monerojn 5-cendajn, 19 monerojn 10-cendajn, 16 monerojn 25-cendajn, 2 monerojn duondolarajn kaj cxifitajn 1 dolaran monbiletojn. Tio estas, totale 13 dolaroj kaj 26 cendoj.

Anstatau gajni cxi tiun 13 dolarojn kaj 26 cendojn. Li perdis la korgxojigajn belecojn de 31369 sunlevigxoj, briladon de 157 cxielarkoj kaj la pejzagxon de acerarboj en la malvarmo de auxtuno.

Li neniam vidis la dancon de la blankoj nuboj en la cxielo, sin sxangxantaj de formo al formo . La flugantaj birdoj , brileco de suno kaj la ridetoj del' pasagxeroj neniam farigxis parto de liaj memorajxoj.

Tradukis al Esperanto: Mahmud Mirbozorgi

********************************************

1.05.2006

La okuloj de la patro

Cxi tiu estas rakonto pri magra knabo kiu amis futbalon. Li klopodis en cxiuj ekzercoj, sed pro lia duona staturo, compare kun la aliaj samteamanoj, liaj klopodoj ne rezultis bonan rezulton. En cxiuj matcxoj nia esperanta sportulo sidis sur la flanka benko de la futbalejo , kaj neniam okazis ke li partoprenu en iu matcxo.

Tiu knabo vivis sole kun sia patro kaj ekzistis inter ili speciala rialto. Kvankam la knabo cxiam estis sidanta sur la benko, lia patro cxiam estis inter la spektantaro kaj kuragxigis lin. Cxi tiu knabo ankau je la komenco de la liceo estis la plej magra de la klaso. Sed lia patro refoje lin kuragxigis daurigi siajn ekzercojn, ankaux diris al li ke se ne sxatas gxin, li povas ne dauxrigi. Sed la knabo amis la futbalon kaj havis decidon daurigi gxin. Li faris sian maksimuman penon je espero ke kiam li pligrandigxis, povu partopreni en la futbalmatcxoj. Li estis partoprenanta en cxiuj ekzercoj dum kvar jaroj de la liceo, sed spite de tio, restis samkiel benksidanto . Lia fidela patro estis cxiam inter la spektantoj kaj konstante lin kuragxigis.

La juna frauxlo post la eniro al la universitato ankoraux havis decidon dauxrigi futbalon kaj la edukisto konsentis kun lia decido, cxar ke li cxiam partoprenis tutanime en la ekzercoj kaj krom tio li kuragxigis ankau la aliajn samteamanojn. Cxi tiu fraulo ankau dum la kvar jaroj de la universitato partoprenis en cxiuj ekzercoj , sed neniam ludis en iu matcxo.

En in el la tagoj de la sezonaj futbalmatcxoj, kiam la frauxlo estis iranta al la ekzercejo, la edukisto proksimigxis al li kun telegramo enmane. La juna frauxlo legis la telegramon kaj restis silenta . Li penante resti trankvila, murmure diris :

Hodiaux forpasis mia patro. Cxu mi povas ne partopreni en la ekzerco??

La edukisto afable metis siajn manojn sur la sxultroj de la frauxlo kaj diris : "Mia knabo , ripozu cxi tiun semajnon. Ecx ankau ne necesas ke vi venu por la lasta matcxo sabate."

…Venis la sabato. La juna frauxlo lante eniris en la vestejon kaj metis siajn ajxojn en flanko. La edukisto kaj la futbalistoj miris kiam ili vidis sian fidelan amikon. La juna knabo diris al la edukisto : "Bonvolu permesi min ludi hodiau. Nur cxi tiun unu tagon." La edukisto pretendis ke li ne auxdas lian dirajxon. Ne eblis li permesu ke la plej malforta futbalisto de la teamo ludu en la plej grava matcxo. Sed la juna fraulo multe insistis . Fine la edukisto kompatis al li kaj diris :"Bone; vi povas ludi."

La edukisto kaj futbalistoj kaj la spektantaro ne povis kredi tion kion ili vidis. Cxiuj movoj de tiu cxi fraulo kiu neniam estis ludinta en iu ajn matcxo estis konvena kaj deca. La opona teamo nenia-maniere povis haltigi lin. Li kuradis , pasigadis la pilkon kaj bone defendadis. Li jxetis la pilkon por samteamano en la lastaj minutoj kiu rezultis celbaton.

La ludantoj levis lin sur la manoj kaj la spektantoj lauxdadis lin. En la fino post foriro de la spektantoj, la edukisto vidis ke la juna fraulo estas sidanta en angulo.

"Mia filo! Mi ne povas kredi. Vi estis eksterordinara. Diru min kiel vi povis tiel bone ludi?" diris la edukisto.

La frauxlo kun larmoplenaj okuloj respondis : "Vi scias ke forpasis mia patro. Cxu vi scias ke li estis blinda?" Poste pala rideto sidis sur liaj lipoj :"Mia patro partoprenis lau spektanto en cxiuj matcxoj. Sed hodiau estis la unua fojo kiu ja povis vidi la matcxon kaj mi volis montri lin ke mi povas ludi."

*********************************************

Tradukis al Esperanto:Mahmud Mirbozorgi