12.25.2005

En Taksio

Mi estas en taksio. La radio audigas la predikon de la vendred-
pregxan imamon. Li kolere diras ke estas nia rajto havi la
nuklean forton kaj cxiuj irananoj batalas por akiri gxin ecx
gxis la lasta guto de sia sango. Mi pensas ke mi estas iranano,
sed mi ne volas batali kontrau la europanojkaj usonanoj kaj mi
ne donas ecx unu guton da mia sango en tiu probabla batalo.
Do kion pri la dirajxoj de tiu kolera predikanto. Povas esti ke li
mensogas. Elstaras granda dilemo ene de mi… Au li pravas …
Au mi estas iranano…

1 comments:

Anonymous said...

Mi volas pacigi vin, ne timu, vi estas Iranano. Mi nur esperas, ke pluraj viaj samstatanoj pensas simile. Kaj se sufice multe de vi pensos ci tiel... ankau la registaro devos pensi tiel, espereble. Pacon!