12.29.2005

Autuno

Autuno

La folioj flavigxis kaj versxis sub la piedoj.Vivaldio ludas la autunon de sia "kvar sezonoj". La cxielo estas griza kaj pluvas fresxa, angxel-delikata pluvo. Mi ne piediras sed sxvebas. Mi estas sxvebanta… sed subite ekfalas surteren…kiam mi ekmemoras la malliberajn liberpensantajn hirundojn kiuj nun estas en karceroj kaj oni ilin tiranas. Mi pensas al tiuj paseroj kiuj eksplodas senpeke pro la sineksplodigantoj. Estas malgxojiga kim oni vidas la abundon de mensogoj; de sxulekantoj; de sxtelistoj ktp.

Sed malgrau tiuj asistantoj de malamo kaj malscio, la fresxo de l' pluvo estas bela, la bluo de l' cxielo kaj la varmo de l' amatino estas solena.

…Ankorau Dio estas Dio…

0 comments: