11.06.2005

Glaciajxo

Knabeto eniris en glaciajx-vendejon kaj sidis cxe tablo. La kelnero alportis por li glason da akvo. La knabeto demandis : "Kiom kostas frukta glaciajxo ?" La kelnero respondis : "50 cendoj ." La knabo enposxigis sian manon kaj komencis kalkuli. Poste li demandis : "Kiom kostas unu normala glaciajxo?"

Samtempe kelke da klientoj estis atendanta por libera tablo. "35 cendoj." La kelnero nervoze respondis. La knabo dufoje kalkulis siajn monerojn kaj diris : "Bonvolu glason da normala glaciajo."

La kelnero alportis la glaciajxon kaj iris al siaj okupajxoj. La knabo ankaux post la mangxo de la glaciajxo donis la prezon al la kesto kaj iris. Kiam revenis la kelnero , sxokigxis de tio, kion li vidis. Sur la tablo apud la malplena glaciajxujo estis metita 2 moneroj 5- cendaj kaj 5 moneroj 1- cendaj por gratifiko.

Tradukita de Mirbozorgi

0 comments: