11.09.2005

Al cxiuj truaj potoj

Akvoportisto en Hindio havis du grandajn potojn, kiujn li pendis cxiun el unu fino de bastono kaj metis la bastonon sur sia sxultro.

Ekzistis truo en unu el la potoj . Do kiam la sendifekta poto cxiam portis maksimuman kvanton da akvo el la rivero al la hejmo de la patrono; la tru-hava poto portis nur duonon de tiu kvanto.

Tiu tasko dum du jaroj konstante dauxris.

La akvoportisto portis nur unu kaj duonon de potoj da akvo al la hejmo de la patrono.

La sendifekta poto honoris je sia prospero; prospero de atingi al la celo pro kio estis farita. Sed la trua poto estis honta el sia difekto, kaj estis malkontenta ke gxi povas fari nur duonon de sia tasko. Post du jaroj, en tago, apud la rivero, la trua poto diris al la akvoportisto; "Mi hontas el mi mem kaj volas peti pardonon el vi." "Kion vi diras? Pro kio vi hontas?" diris la akvoportisto.

La poto diris : "Dum tiuj pastintaj du jaroj, mi povis fari nur duonon de mia tasko, cxar la truo kiu ekzistas en mi kauxzis tralikigxon de akvo en la reven-vojo al la patrona- hejmo. Pro mia truo, vi devis peni tiom multe, sed ne akirinta kontentigan rezulton ."

La akvoportisto sentis kompaton por la poto kaj kun gxi diris;"Mi petas el vi atendi al la belaj floroj sur la rando de la revenvojo de la hejmo de l' patrono.?

Dum supreniro al la monteto, la poto rigardis sunon kiu donis varmecon al la vojrandaj floroj kaj iomete gxojis . Sed en la fino de la vojo refoje sentis malgxojon. Cxar gxi vidis ke refoje tralikigxis duono de akvo . Pro tio refoje pardonpetis el sia havanto.

"Mi sciis pri via truo kaj utilligis el gxi ."Diris la akvoportisto. "Mi plantis florojn sur la rando de la vojo kaj vi akvumis ilin dum ni estis revenanta hejmen. Dum du jaroj mi ornamis mian patronan hejmon pere de cxi tiuj floroj.

Sen vi ne eblis beligi la hejmon de mia patrono.

0 comments: